Novaĵoj
Salutu kiel uzanto
|
En la naŭa sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), kiu ĵus aperis en la reto, estas jenaj programeroj:
Legu pli »
Vendrede: Rainieri Clerici
Legu pli »
“La Ondo de Esperanto” denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro. Liro-2008 havas kvin branĉojn:
Legu pli »
La 5an de majo aperis la oka sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando).
Legu pli »
Kelkaj ĉeĥaj urboj jam havas Esperanton en sia oficiala retejo. Nun ili estas alireblaj el domajno www.esperanto.cz/ – sufiĉas aldone skribi per minuskloj la nomon de la urbo kun epiteto -urbo, -informilo aŭ -muzeo (sola nomo kondukas al loka Esperanto-klubo). Uzu modelon: www.esperanto.cz/brno-informilo. Temas pri jenaj urboj: Brno (brno-informilo), Moravské Budějovice (mbudejovice-urbo), Okříšky (okrisky-urbo), Svatý Jan Pod Skalou (svatyjan-urbo), Most (most-urbo), Netolice …
Legu pli »
Por kiu ne scias, ekzistas www.itvc.pl
En Italio, Senigallia, okazis la tradicia Internacia Junulara Festivalo, kaj partoprenis la dancisto hip-hopa Idris; kaj la muzikgrupo (“Reggae”) Mama Afrika, kiu kantis unu kantajhon esperante, ambau estis grandan sukceson.
Hodiaŭ, la 25an de aprilo, aperis la sepa podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando):
Legu pli »
La aprila numero de “Literatura Foiro” (jaro 39, numero 232), kiel organo de la Esperanto-Centro de PEN Internacia informas pri la kontribuo de la esperanto-verkistoj al la kampanjo de PEN mem favore al la esprimlibero en Popola Ĉinio.
Legu pli »
Vendrede: Maciek Jaskot pri interlingvistika evento en Ukrainio.
Legu pli »
En la agrabla sidejo de la Londona Esperanto-Klubo (kiu gastas ĉe la Irlanda Kulturcentro) prof. Giorgio Silfer prelegis antaŭ semajno pri Amikejo. Temas pri kurioza, sed simptoma epizodo en la historio de la esperanta popolo, pri kiu legu pli en numero 232 de revuo “Literatura Foiro”, aprilo 2008.
Legu pli »
Esperanta PEN-Centro (la sola asocio de esperanto-verkistoj agnoskita ekster Esperantio) havos sian ordinaran Asembleon en Vilno la 28an de majo 2008, okaze de la Ĵurnalista Kongreso organizata de Litova Esperanto-Asocio. Pro la kongresa programo, eblas ke la Asembleo kunsidos ankau la postan tagon; la sidejo mem estos saloneto en la kongresejo, aŭ surloke komunikota de la PEN-sekretario, Ljubomir Trifonĉovski; same pri la preciza kunvenhoro.
Legu pli »
Marjorie Boulton gastigis Giorgio Silfer en sia hejmo en Oksfordo, okaze de lia oficiala vizito kiel reprezentanto de Esperanta PEN-Centro. La vizito, kiu daŭris pli ol tri horojn, donis la okazon por intervjuo (aperonta en revuo “Literatura Foiro”) kaj por interparolo pri la kandidatigo de d-ino Boulton al la literatura Nobel-premio, fare de la Esperanta PEN.
Legu pli »
De la 1a ĝis la 4a de majo 2008, esperantistoj el pluraj landoj amuziĝos kaj ĝuos la montaron kaj la sunon… unuvorte kunumos en juna, internacia etoso. Jen estos la Krokodila Renkontiĝo!
Legu pli »
Estis jxus efektivigita la 63-a sendo de la kampanjo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro, Brazilo, “Esperanto en la bibliotekojn”.
Legu pli »
Internacia Junulara Kongreso en la 2009-a jaro okazos en la Ĉeĥa urbo Liberec’ – tian decidon de la TEJO-Estraro anoncis merkrede vespere Vildana Delalić, estrarano por kongresoj.
Legu pli »
Hodiaŭ, la 7an de aprilo aperis la sesa Esperanto-podkasto el Kaliningrado, ekde nun kiel “Radio Esperanto”. En ĉi tiu sonprogramo, prezentita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, estas jenaj programeroj:
Legu pli »
Varsovia Vento kaj Pola Esperanto-Junularo, por ke mojose ni ripozu kaj freneze pasu kunan tempon, invitas vin al la 8a HELA. Tempo: 30.04 – 4.05.2008. Loko: Pollando, Hel-duoninsulo kaj Hel-urbeto (proksime de Gdansko). Detaloj kaj la aliĝilo: http://hela.pej.pl/ Dankon :)
En la 34a elsendo de Varsovia Vento http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm freŝa intervjuo de Agnieszka kun Juan Catala pri laste okazinta en Beniccasim la 4a Iberia Renkontiĝo, superrigardo de Michele Gazzola al la movadaj aferoj, dum interparolo de Irminka kun s-ro Wandemberg Ribeiro Morais van Zamenhof iom pri la esperantista agado en Fortaleze kaj pri la 43a Brazila E-Kongreso, la unua intervjuo kun Kamil, nia kluba denaskulo, kelkaj aktualaĵoj, salutoj de la …
Legu pli »
Vendrede 4an Aprilo: 49a datreveno de la elsendoj de Pola Radio.
Legu pli »
|
|